Por nia sendependa nutrajho

écrit par Emile MAS le Mer, 26/11/2008

Pour une nouriture indépendante - Voir sur le site pour signer la pétition au plus tôt

Verŝajne vi jam aûdis pri la « Genetike Modifitaj Organismoj » (GMO). Eĉ se ne, mi petas vin legi tiun mesaĝon ĝis fine, ĉar ĝi kunportas gravan informon pri la misfaradoj de tiuj GMO kiam oni ilin dissemas en ventolitaj kampoj. (ne temas pri kelkaj GMO, kultivitaj en fermitaj vintroĝardenoj, kiuj utilas por elfarado de medicinaĵoj).

Ni proponas al vi, protesti ĉe la nuna Prezidanto de la Eŭropa Unio, kaj profiti la okazon, por partopreni en la peticio por la travidebleco de la signoj pri tokseco de la GMO, lanĉita de la franca asocio CRII-GEN, tio sub formo de « Kiber-agado » (sendado de interretaj mesaĝoj)

Comité de Recherche et d'information indépendante sur le génie génétique = Sendependa Komitato por Serĉado kaj Informado pri Genetikajhoj ( SKSIG )

Alain Uguen , asocio « cyber@acteur »
http://www.cyberacteurs.org/forum/viewtopic.php?p=8140#8140

    peranto pri la esperantaj tekstoj :    franca Emilo Mas <espergala @ wanadoo.fr>


KIEL AGADI ?
Subskribi per interreta mesaĝo
 Estas facile       Sekvu la 5 sekvantajn etapojn:

1- kopiu la ĉi-suban « SENDOTAN TEKSTON » , lokita inter la du linioj da signoj #
2.- malfermu novan mesaĝon kaj gluu sur ĝin la tekston
3.- indiku viajn personan kaj familian nomojn, adreson, urbon, landon .
4.- aldonu la « frapfrazon  laŭ via elekto . Ekzemplo : « Ni ne plu volas da GMO-aj en Eŭropo» aŭ «  Monsanto ne trudos siajn malbonaĵojn en Eŭropo »; ktp ..
5.- sendu vian mesaĝon al retadresoj jenaj :
      a) petitions1@www.elysee.fr
      b) cyberacteurs @ wanadoo.fr
      c) TS-SAFETYDATASHEET@DOMINO.MONSANTO.COM
      d) espergala @ wanadoo.fr 

Pere de tiu agado, vi sciigos vian opinion al la franca Prezidento , nuna Prezidanto de la Eŭropa Unio, kun kopio al  "Monsanto Eŭropo", kaj al la asocio neprofitcela "cyber@acteurs", por ebligi taksi la efekton de tiu agado .

############

      Persona kaj familia nomoj :
      Profesio :
      Adreso :
      Urbo:
      Lando :


Sinjoro Prezidanto de la Franca Respubliko
kaj nuna Prezidanto de Eŭropa Unio,

Ni volas vigle publike malaprobi :

* la sekretajn kunvenojn kiuj celas altrudon la GMO-j (Genetike Modifitaj Organismoj) en Eŭropo.
* la ĵusan decidon de AESA (Eŭropa Aŭtoritato pri nutraĵ-sekureco), kiu konsideras ne pravigita la "klaŭzon pri sekureco" deciditan de Francio pri la Genetike Modifita maizo " MON 810 ".

Ni, Eŭropaj Civitanoj, sekve de la franca kunvenaro nomita "Grenelle de l'Environnement" kaj same kiel larĝa plimulto de Francoj kaj Eŭropanoj, kontestas la neceson de la GMO-j sur la kampoj kaj en la teleroj.

La bioteknologiaj firmaoj konsideras konfidencaj, la rezultojn de la testoj nuntempe praktikataj dum nur 3 monatoj, ĉe laboratoriaj bestoj (ĉefe ratoj), uzataj kvazaŭ modeloj por la homo.

Tion, ni, post ekkono de sciencaj eldonaĵoj, taksas komplete nenormala, dum la tuta mondo sin demandas pri la efikoj de la GMO-j sur la sanon.

Ni postulas ke estu publikigataj la rezultoj de la sang-analizoj kaj aliaj esploroj faritaj dum longa periodo, sur bestoj nutritaj el GMO-j, kaj petas tion por ĉiu GMO destinata al nutrado de homoj aŭ de bestoj en Eŭropo.

Tiujn testojn pri tokseco, efektivigu sendependaj laboratorioj antaŭ la disvendado de ĉiu ajn nova aŭ malnova GMO.

Konstatinte ke kultivado de GMO-j :
neinversigeble detruas aŭ infektas la aliajn vegetaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj grave minacas la viv-diversecon,
malebligas biologian kultivadon damaĝe al apudaj kamparanoj,
grand-kvante mortigas insektojn, tiel rompante la nutro-ĉenon kaj ege ĝenante la necesan polenadon,
steriligas la grundojn, mortigante ĉiujn organismojn vivantajn en la tero pro la herbicidoj aŭ pesticidoj kiujn mem produktas la GM-plantoj, kaj malebligante por longa daŭro, la revenon al tradiciaj kultur-metodoj sur grandegaj teritorioj,
plie, konsciante ke (nome en Hindio, sed ne nur) uzado de GMO-j anstataŭ tradiciaj semoj, kreas danĝeregan financan dependecon de la agrokulturisto al la firmao kiu posedas la "patenton",

Ni certas, ke permesi kultivadon de GMO-j en Eŭropo, havus nekalkuleblajn kaj tragikajn konsekvencojn por la tuta homaro.

Mi estas konvinkita, Sinjoro Prezidanto, ke tian respondecon vi absolute rifuzos.

Bonvolu akcepti la esprimon de mia plena respekto.

Bienvenue

Bienvenue dans le site d'ESPERANTO-info, l'association fondèe par Robert LLORENS pour l'information en français sur la langue internationale et l'apprentissage de cette langue. Ici vous trouverez des informations sur notre revue, et des articles sur l'Esperanto, ses usages et ses succès.

Présenter votre club

Pour présenter votre club, votre association dans la revue, simplement contactez-nous.

Aidez-nous

Si vous aimez ce site et notre revue, veuillez parler de nous auprès de vos amis. Et, si vous gérez un site, peut-être aimeriez-vous lui ajouter le lien pour notre revue; dans ce cas, vous pouvez utiliser un des boutons ci-dessous, en utilisant le code sur le côté (bien sûr en changeant le nom de votre dossier image):

 

<a href="http://esperantoinfo.info/" title="cliquez ici pour visiter le site de ESPERANTO-info" target="_blank"><img src="images/butlogo_73.jpg" alt="ESPERANTO-info" width="73" height="26" border="0"></a>

 

<a href="http://esperantoinfo.info/" title="cliquez ici pour visiter le site de ESPERANTO-info" target="_blank"><img src="images/butlogo_73.jpg" alt="ESPERANTO-info" width="146" height="52" border="0"></a>

 

(c)ESPERANTO-info. Tous droits réservés. Association suivant la Loi 1901.
Direction: Col de Coperlac - Mas Saint Chély - 48210 SAINTE ENIMIE - téléphone/télécopie: 0466485848